Kiam totalismaj reĝimoj konsideris pacan lingvon danĝera La 29an de januaro 1940, post restado en la sinistra centra malliberejo de Varsovio*, Adam (Adamo) Zamenhof**, oftalmologo, filo de D-ro Zamenhof, estis mortpfita de nazioj kun lia bofrato Henrik Minc en Palmiry, kie okazis amasmurdoj de la pola inteligentularo. Adam Zamenhof.jpg Ili estis arestitaj je nekonata dato post detruo de la domo de D-ro Zamenhof okazinta dum intensa bombardado de Varsovio en kiu partoprenis, la 25an de septembro 1939, 600 bombardaviadiloj de Luftwaffe dum 11 horoj (486 tunoj da eksplodbomboj kaj 72 tunoj da incendiaj), kio okazigis kompletan detruon de la domo kaj enhavo : la Biblioteko de la Lingvo Internacia fondita en 1894 kun manuskriptoj, korespondaĵoj, memoraĵoj k.a.objektoj. La vivo de Ida Zimmermann, plej juna fratino de D-ro Zamenhof, kaj de liaj du filinoj Zofia, pediatrino, kaj Lidja, tradukistino, verkistino, finiĝis en la koncentrejo kaj ekstermejo de Treblinka en 1942. Tio havigas eblecon por rememorigi pri la ekzisto de la libro "La danĝera lingvo" de Ulrich Lins jam aperinta en la japana, germana, Esperanto, itala, rusa, litova, korea kaj angla, kaj aperonta en 2022 en la franca sub la titolo “La langue dangereuse“ kaj espereble en la portugala (brazila : “A Língua Perigosa“ — atendo de eldonisto), sekve pli bone komprenigi kial Esperanto, kvankam enradikiĝinta en pli ol 120 landoj, ne estas pli vaste konata, parolata, praktikata.*** * Areszt Centralny w Warszavie : https://pl.wikipedia.org/wiki/Areszt_Centralny_w_Warszawie ** Adamo Zamenhof : https://eo.wikipedia.org/wiki/Adamo_Zamenhof + مصرى Català Deutsch English Español Français Italiano Русский Svenska Azərbaycanca Українська Magyar Polski *** “La danĝera lingvo“ : http://www.ipernity.com/blog/32119/172355

Теги других блогов: Esperanto historio milito