Twitter-Agado 2022 : ne estas tro malfrue... La 15an de decembro 2010, okaze de la datreveno de la naskiĝo de L.-L. Zamenhof, juna brazila ĵurnalistino, nun ankaŭ verkistino, Renata Ventura, lanĉis unuan Twitter-kampanjon por kontribui al faligo de la muro de silento kaj nescio, kiu ĉirkaŭas Esperanton. Ŝi kreis la liston "Twitter-Agado" : http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo en kiu komence partoprenis 120 aktivuloj el diversaj landoj de la kvin kontinentoj. Por la 26a de julio 2011, ŝi vokis al tutmonda Twitter-kampanjo por dissendi kaj plusendi laŭeble plej multajn pepojn (Twitter-mesaĝetojn tiam limigitaj al maksimume 140 signoj kaj spacoj — nun 280). "Retwitt" (Plusendo) estas tre grava funkcio, kiu konsistas, por alies pepoj kies enhavo estas interesa, klaki sur la funkcion "Retwitt" aperanta sub mesaĝeto, aŭ aldoni #RT fine de la pepo al propraj pepoj (kun blanka spaco antaŭe), ekz. " : “The Universal Language” (La langue universelle), un film documentaire de Sam Green — http://minilien.fr/a0l626. #RT Esperanto documentary : “The Universal Language”, by Sam Green — http://minilien.fr/a0l626 #RT"Esperanto", un documentaire de Dominique Gautier — http://esperantofilmo.com/ #RT En 2013 okazis kampanjo "Twitter-Agado" por la Internacia Virina Tago (8an de marto) : (EO + FR) Twitter-agado por la Internacia Virina Tago / Une action sur Twitter pour la Journée Internationale de la Femme #RT Kial ne fari same por la Zamenhofa Tago 2022 ? Estus interese se ni sukcesus kreskigi statistikon "Trending Topics"! (TT = Tem-tendenco) por estigi Esperanton videbla ĉe Twitter.* Ne necesas preparo : jam abundas preta materialo : http://www.ipernity.com/blog/32119/311875 Tiu paĝo havas ligilojn kun 4 sekcioj kun multaj ekzemploj de pepoj, t.e. mesaĝetoj" en kiu ĉiam aperu la nomoj de #Zamenhof aŭ/kaj # Esperanto kun la signo # sen blanka spaco. Eblas modifi, adapti kaj plilongigi la ekzemplojn, kiujn mi iam sugestis kun, tiam, maksimume 140 signoj. Atentu ke parto el la informoj certe ne plu validas. Ekzemple, necesas kontroli ĉu la indikitaj ligiloj plue funkcias. Eblas ankaŭ fari nacilingvajn versiojn per tradukoj aŭ adaptaĵoj. Jen pepo de la 11a de novembro 2010 de Toño del Barrio pri Twitter-agado : "Tre bona ideo! Ni penu! @sxisberto Ĉu vi esperantistoj volas, je la 15a de decembro, vidi #esperanto en Trending Topics? Ni povas fari tion!" * Rimarko : Mi ĵus retrovis interesan statistikon per serĉo kun "twitter steve jobs trending topics esperanto". Ĝi aperis interrete la 7an de novembro post la forpaso de Steve Jobs (2011-11-05). Eblas rimarki ke Esperanto estas videbla tute malsupre : https://www.wired.com/2011/10/global-mourning-for-steve-jobs/

Теги других блогов: Twitter Esperanto Zamenhofa Tago