Serĉado en la Enciklopedio de Esperanto elŝutebla ĉe : https://libro.ee/file.php?id=712 multfoje aperas la jaro "1923" kaj tio ebligas eltrovon de eventoj ligitaj al tiu jaro por rememorigo, festado, omaĝoj en iu lando, urbo, eĉ vilaĝo. Tio ja validas ĉiujare : 1924, 1925 ktp. Ekzemple : Deguĉi Onisabro, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Nask. 12 jul. 1871 en vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetaroj (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924. Komerco : En 1923 fondo de “E kaj Komerco”. p. 317 : Unu el la plej gravaj taskoj de la saksa Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-movado ne nur en G., sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko konsentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l’ 4-a de aprilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando. por Hungario : Giesswein (gisvejn) Sándor, d-ro, hungaro, prelato kaj politikisto. Nask. 4 febr. 1856 en Tata, mortis 15 nov. 1923 en Budapest. Krom teologiaj studo li okupiĝis multe pri filologio, sociologio ktp. Pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reformklopodoj. De 1912 E-isto kaj prez. de HES ĝis sia morto. Li faris paroladojn pri E en multaj H urboj, pledis kelkfoje por E en la parlamento, dum du UK-j reprezentis la hungaran ministron de la edukado. Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis en E, estis en la gvidantaro de int. E societoj. Dum sia lasta vespero li instruis E-n al sia parencino. Int. Medicina Revuo. Dumonata organo de TEKA. Fondita en 1923. Formato 24x16. (v. Medicino.) Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ, ruso, sovietiano, radiometodisto.(...) En 1923 j. iniciatis unuan E- radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis E- kursojn el la Moskvaj radiostacioj. Aŭtoro de radiovortareto. En 1922-26 li estis organizanto de E-movado inter rusaj blinduloj kaj fondis E-bibliotekon ĉe Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 estis administranto de ŝtataj kursoj de E en Moskva, multe propagandis E-n inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de E-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato. Pri Latvio (1923 aperas plurloke) : Pro enketo de Ligo de Nacioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri E kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga ES senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 E-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. E. Grots multe propagandis per gazetoj. La taggazeto „Latvijas Sargs“ presis E-an kurson. Japanio : kuriozaĵo en rilato kun la tertremego de 1923 trifoje menciita en EdE : Nagata Hidezirô (-ĵiroo), japano, verkisto membro de Supera Domo, prez. de Imperia Eduka Asocio, prez. de patriota grupo Kenkokukai. Nask. 23 jul. 1876 en Hyôgo-ken. Favoranto de E. Por la viktimoj de tertremego en 1923, li, tiama urbestrode Tôkyô, verkis konsolfrazon kaj enterigis ĝin kun ĝiaj E-a kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jarol. (Kuw.) p; 737 : Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Maru- game-si, mortis 16 sept. 1923 en Tokyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de „socialisto“ (malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. p. 736-737 : Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Maru- game-si, mortis 16 sept. 1923 en Tokyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de „socialisto“ (malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. Ĉe tertremego en Tokyo 1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian edzinon, kaj sufokis lian kuzon ,,por la bono de la ŝtato“. Estis pioniro de E, fondis E- lernejon en sept. 1906, kie Chif estis lernanto. Trad. „Momotaro“, plej populara J-fabelo. Polico : Dum la UK en Nürnberg 1923 policistoj el 6 landoj fondis la Tut- mondan Polican Ligon (TPL), laŭ iniciato de Marich, kiu nomiĝis ĝenerala direktoro. Iom post iom Marich agis tute memvole, fondis pliajn ligojn profesiajn, celis unuigi ĉiujn kune kun la anoj de TPL en Tutmonda Ligo de la Ordo. Ŝarapova Anna, rusino. Nask.1863, mortis 1923. Tre fervora prop- istino en Kostroma. Ŝi multe kunlaboris en la E-gazetaro. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj „Kaŭkaza kaptito“; „La morto de Ivan Iljiĉ“ de Tolstoj kaj „E kaj Vegetarismo“. Dum la milito ŝi loĝis en Svislando kaj ŝia reveno al Ruslando en 1920 multe helpis al restarigo de int. Erilatoj post la milito inter rusaj kaj alilandaj E-istoj. Kaj ni ne forgesu la leteron de Albert Einstein :

Теги: Esperanto 1923 eventoj

Теги других блогов: Esperanto 1923 eventoj