Precipe en Francio sed ankaŭ ĉie en la mondo, la situacio maturiĝas por komprenigi la gravecon de interpopola egalrajta lingva komunikado. Restas nur kelkaj tagoj por interŝanĝi tutmonde sloganojn, ilustraĵojn, afiŝojn, dokumentojn, prefere atentokatptan materialon rapide kaj facile legeblan. Eventuale kun tradukoj. Mi ĵus kaptis okazon ĉe Twitter kie EDE afiŝis jenan sloganon : Francophonie, espéranto et multilinguisme, le trio gagnant ! https://e-d-e.fr/FEM (bildo) kiun mi komentis kaj plusendis kun tiu komento kaj tri afiŝoj : 1er mai, fête internationale : pensons à l'équité dans la communication linguistique entre les peuples. S'unir sans se comprendre ? 1-a de majo, ni pripensu pri interpopola egalrajta lingva komunikado. Unuiĝi sen interkompreno ? Vi povas libre elŝuti kaj uzi kun propra komento afiŝojn el mia albumo : #Esperanto — 1-a de Majo, Tutmonda virtuala manifestacio por alia mondo / 1er mai, Manifestation mondiale virtuelle pour un autre monde http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1270988 ankaŭ sugesti interesajn eldirojn aŭ citaĵojn. Por elŝuti, sufiĉas klaki sur afiŝon kaj elekti menuon ACTIONS (agoj) ne tute supre dekstre : Télécharger la photo (taille originale)/ Elŝuti la foton- originala grandeco Vi povas ankaŭ plusendi tiun mesaĝon. Henri

Теги других блогов: Esperanto Francophonie lingva komunikado